Vi kaj mi du kontraux la ter' tuta
1975
Mi blondas, vi blondas, vi
Havas okulojn kiel mi
Vi ‘stas la sukces' kiun mi ne esperis
Ni du : ‘stas vira afer’
Ne diru al panjo, ne ŝi
Kapablas kompreni
Mian sorĉon sur ter’ :
Vi kaj mi du
Kontraŭ la ter’ tuta, vi ĉiam miaflanke
komprenas miajn tristojn, ombro de mia kor’
malĝoj’ de mia malĝoj’.
Ja vi kaj mi du, kontraŭ la ter’ tuta.
Kaj viaj armeoj da ludosoldatoj,
Vidinta vin venki, mi nenion plu timas.
Ne ĉiam mi bone amis vin
Ne ĉiam ni interkomprenis
Sed vi fariĝas vir’ kaj mia amiko.
Kiam iam foriros vi
Kiel la dudekjaruloj
Se iam ploras vi
La tempon memoru,
Kiam vi kaj mi du kontraŭ la ter’ tuta
Mi ĉiam viaflanke, komprenis viajn tristojn,
‘Stis ombro de via kor ’malĝoj’ de via malĝoj’.
Jes vi kaj mi du, kontraŭ la ter’ tuta.
Kaj viaj armeoj da ludosoldatoj,
Ni venkis konstante kaj nenion timis.
Vi kaj mi du Kontraŭ la ter’ tuta,
Vi ĉiam miaflanke komprenas miajn tristojn,
Ombro de mia kor’ malĝoj’ de mia malĝoj’.
Jes vi kaj mi du, kontraŭ la ter’ tuta.
Kaj viaj armeoj da ludosoldatoj.
Esperantigis Roland PLATTEAU 8-12/10/2003
Por vidi la tuton de esperantigitaj francaj kanzonoj